Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

Espi (Покажи профила) 05 юли 2012, 06:32:48

Mi volonte preferus la originajn urbonomojn. Pro tio mi elektas Praha.

ege aŭ tre?

ratkaptisto (Покажи профила) 05 юли 2012, 09:21:58

Se la vorto estas aparta mi elektas "tre" (tre varma), por silaboj mi preferas "ege" (bonege).

T-ĉemizo aŭ ĉemizo?

galvis (Покажи профила) 05 юли 2012, 17:15:52

T-ĉemizo, ĉar ili ne bezonas esti gladataj.

Vosto de leono aŭ kapo de muso ?

dobri (Покажи профила) 05 юли 2012, 18:16:01

Se vi opinias tion metafore, tiam la vosto de leono estas pli bona.

Adapto aŭ adepto?

Espi (Покажи профила) 05 юли 2012, 20:41:39

Mi amas novajn informojn aŭ faktojn, pro kio mi elektas "adepto"-n.

Ĉu vi koleriĝas aŭ restas kvieta, se vi troviĝas en trafikŝtopiĝo?

dobri (Покажи профила) 06 юли 2012, 04:51:11

Pli ofte mi koleriĝas, ĉar mi malamas trafikŝtopiĝojn.

Alligi aŭ allogi?

galvis (Покажи профила) 06 юли 2012, 12:06:21

Alligi, ĉar rilatas al "ligilo" kiun mi multe uzas.

Veki aŭ voki ?

Espi (Покажи профила) 07 юли 2012, 15:47:21

Mi elektas "veki"-n, ĉar mi ŝatas veki - sed nur iun alian. okulumo.gif

Ĉu la farenhejta aŭ la celsia mezursistemo por temperaturo?

galvis (Покажи профила) 07 юли 2012, 19:22:11

Termometroj kiujn ni uzas tie ĉi estas la celsiaj, sed mi opinias ke
kiel celsiaj estas bazitaj sur la cifero 100 estas pli facilaj por fari
kiu ajn matematikan kalkulon ; pro tio mi preferas celsiajn.

Skribi aŭ paroli Esperante ?

ratkaptisto (Покажи профила) 07 юли 2012, 19:31:46

Mi skribas k a j parolas esperanto - ambaŭ.

blanka aŭ nigra?

Обратно нагоре