Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

Espi (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 14:53:21

Nigra koloro ofte malĝojigas min, pro tio mi preferas la blanka.

ondo de varmo aŭ malvarmo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 17:16:47

Mi preferas "ondo de varmo", en somero kaj malvarmo en vintro.

pluvo aŭ hajlo?

Espi (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 17:54:44

ratkaptisto:Mi preferas "ondo de varmo", en somero kaj malvarmo en vintro.
Neniam mi preferus ondon de varmo en somero, kiel hodiaŭ en Vaŝingtono - neniam ... okulumo.gif

Mi ne ŝatus, se hajleroj falus sur mia kapo. Mi ŝatas pluvon.

telefoni en telefonbudo per moneroj aŭ telefonkarto?

ratkaptisto (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 17:58:26

Espi:
ratkaptisto:Mi preferas "ondo de varmo", en somero kaj malvarmo en vintro.
Neniam mi preferus ondon de varmo en somero, kiel hodiaŭ en Vaŝingtono - neniam ... okulumo.gif

Mi ne ŝatus, se hajleroj falus sur mia kapo. Mi ŝatas pluvon.

telefoni en telefonbudo per moneroj aŭ telefonkarto?
Ĉi tie en mia vilaĝo en Germanio ne estis ondo de varmo, ni havis pluvon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 18:01:39

Mi malofte telefonas kaj preferus la telefonado en telefonbudo per mono.

pico aŭ lasanjo?

Kelli (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 18:40:29

Hum, malfacilan elekton, ĉar mi multe ŝatas tiujn du manĝojn, sed mi elektos lasanjon, ĉar al mi ŝajnas pli facila por prepari.

Naĝejo aŭ plaĝo?

dobri (Pokaż profil) 8 lipca 2012, 19:22:48

Naĝejon mi vizitis hieraŭ, tial mi nun preferus plaĝon ĉe maro.

Pregi aŭ preĝi?

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 05:57:13

Mi elektas "preĝi", ĉar mi ne pregas.

brakhorloĝo aŭ sunhorloĝo?

galvis (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 14:31:07

Mi preferas brakhorloĝon, sed vere mi rigardas
poŝttelefonon por koni la horon.

Ina infano aŭ infanino ?

dobri (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 17:18:20

Ina infano pli plaĉas al mi.

Spuro aŭ spurto?

Wróć do góry