לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 09:21:46

Mi preferas mapon, ĉar mi havas multajn mapojn.

turbano aŭ ĉapo?

galvis (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 11:59:41

Mi preferas ĉapon, tiu estas pli taŭga tie ĉi.

Iri al kinejo, aŭ resti hejme kaj vidi televidon ?

dobri (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 15:06:47

Spekti filmon en kinejo estadas pli interesa.

romano (detektiva) aŭ Romano (loĝanto de Romo)?

klnptrs78 (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 00:02:04

dobri:Spekti filmon en kinejo estadas pli interesa.

romano (detektiva) aŭ Romano (loĝanto de Romo)?
Romano detektiva (Mi volas vidi Steve Martin kun la rozkolora pantero)

Helpas vian sanon aŭ ne helpas vian sanon

galvis (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 00:40:16

klnptrs78:
dobri:Spekti filmon en kinejo estadas pli interesa.

romano (detektiva) aŭ Romano (loĝanto de Romo)?
Romano detektiva (Mi volas vidi Steve Martin kun la rozkolora pantero)

Helpas vian sanon aŭ ne helpas vian sanon
Mi preferas ion helpanta mian sanon.

Skribi mane aŭ maŝinskribi ?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 10:36:41

Mi ofte maŝinskribas per komputilo kaj mi stenografias dum konferencoj kaj por fari konceptadoj.

La ulo post mi amas rapidajn aŭtojn.

dobri (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 13:58:30

Rapidaj aŭtoj interesas min pli ol la malrapidaj.

Celo aŭ colo?

galvis (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 15:34:00

Estas bone havi iun celon, almenaŭ kun limo da tempo.

Legi libron ekde fino ĝis komenco, aŭ normale ?

dobri (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 17:02:49

Mi ĉiam legas de komenco kaj iam eĉ ĝis la fino. Tamen ofte mi ĉesas post kelkaj paĝoj.

Tajli aŭ tajpi?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 12 ביולי 2012, 07:06:22

Mi ne povas tajli, sed bone tajpi, tial mi elektas "tajpi".

avelo aŭ juglando?

לראש הדף