Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Visa profilen) 12 juli 2012 18:53:48

Mi preferas juglandon, ĉar ĝi estas pli granda.

Balo aŭ balado?

ratkaptisto (Visa profilen) 12 juli 2012 19:30:09

Mi estas aktiva homo kaj mi volonte dancas, tial mi elektas "balo".

gitaro aŭ akordiono?

dobri (Visa profilen) 12 juli 2012 20:03:28

Gitaro havas pli delikatan sonon.

Poplo aŭ popolo?

klnptrs78 (Visa profilen) 12 juli 2012 23:21:01

dobri:Gitaro havas pli delikatan sonon.

Poplo aŭ popolo?
popolo

Dankon aŭ ne dankon

galvis (Visa profilen) 13 juli 2012 02:42:14

Se iu helpas min pri io, mi diras, Dankon amiko.

Miraĝo aŭ miraklo ?

ratkaptisto (Visa profilen) 13 juli 2012 07:02:59

Mi pensas, ke tiuj vortoj estas preskaŭ la sama. Mi elektas "miraklo", ĉar la skribmaniero estas pli facila.

fulmotondro aux nebulo?

dobri (Visa profilen) 13 juli 2012 15:22:45

Fulmotondro, ĉar ĝi kutime pli rapide pasos. Nebulo povas resti dum la tuta tago.

Mimo aŭ mino?

ratkaptisto (Visa profilen) 13 juli 2012 16:08:57

Mi amas florojn, tial mi elektas "mimoso".

hedero aŭ hordeo?

galvis (Visa profilen) 13 juli 2012 16:24:15

Mi elektas hordeon, ĉar estas pli utila.

Banala aŭ vana ?

dobri (Visa profilen) 13 juli 2012 17:25:49

ratkaptisto:Mi amas florojn, tial mi elektas "mimoso".

hedero aŭ hordeo?
Rimarkigo: mimo ne estas mimozo!

Prefere banala ol tute vana.

Sojo aŭ sojlo?

Tillbaka till toppen