Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Visa profilen) 28 augusti 2012 17:12:17

Certe vojaĝi, ĉar tiamaniere vi plivastigas viajn spertojn.

Do denove:
Angulkiko aŭ angulŝoto?

galvis (Visa profilen) 29 augusti 2012 16:39:22

Mi preferas angulŝoti la pilkon
por atingi golon.

Ŝanco aŭ talento ?

dobri (Visa profilen) 29 augusti 2012 17:15:36

Talento estas pli grava.

Talaro aŭ talero?

ratkaptisto (Visa profilen) 29 augusti 2012 20:19:52

Talero, ĉar mi kolektas monerojn.

glacio aŭ glaciaĵo?

galvis (Visa profilen) 30 augusti 2012 14:58:41

ratkaptisto:Talero, ĉar mi kolektas monerojn.

glacio aŭ glaciaĵo?
Mi preferas glaciaĵojn ĉar ili havas diversajn
agrablajn gustojn.

Arbo aŭ arbeto ?

ratkaptisto (Visa profilen) 30 augusti 2012 16:16:40

Mi elektas "arbeto", ĉar mi povas observi la kreskadon.

pensiulo aŭ rentulo?

dobri (Visa profilen) 31 augusti 2012 13:49:10

Rentulo, ĉar tiu povas esti relative juna.

Angolo aŭ angulo?

ratkaptisto (Visa profilen) 31 augusti 2012 14:04:20

Mia elekto estas Angola, ĉar mi volonte vojaĝas.

brakhorloĝo aŭ poŝtelefonhorloĝo?

dobri (Visa profilen) 31 augusti 2012 14:10:12

Mi jam delonge alkutimiĝis al brakhorloĝo.

Falĉi aŭ faldi?

ratkaptisto (Visa profilen) 31 augusti 2012 14:30:56

Mi elektas "falĉi", ĉar tiu agado mi ofte faras en mia ĝardeno.

cemento aŭ ĉemento?

Tillbaka till toppen