Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2012 15.07.34

Cemento, ĉar tiun mi konas.

Cumo aŭ cunamo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2012 19.02.47

Mi malamis cunamon, sed mi ne konas la vorton "cumo".

kiblo aŭ kibo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2012 19.03.31

dobri:Cemento, ĉar tiun mi konas.

Cumo aŭ cunamo?
cumo????

galvis (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2012 21.50.34

Cumo estas infloresko, tio estas,
la aranĝo de la floroj sur la tigo.

Kiamaniere, cumo estas pli bone ol
cunamo.

Papriko aŭ pipro ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 1 de setembre de 2012 10.31.38

Mi elektas paprikon pro la ruĝa koloro.

vino aŭ suko?

vincas (Mostra el perfil) 2 de setembre de 2012 20.43.23

suko, ĉar alkoholo mi ne tre ŝatas.

lito aŭ lido

ratkaptisto (Mostra el perfil) 3 de setembre de 2012 5.48.21

Mi volonte dormas, tial mi elektas "lito".

puno aŭ luno?

galvis (Mostra el perfil) 3 de setembre de 2012 10.18.28

Mi elektas lunon, ni povas vidi ĝin
preskaŭ ĉiam, kaj ĝi estas bela kaj
mistera.

Insulo aŭ duoninsulo ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 3 de setembre de 2012 18.55.38

Mi preferas insulon, ĉar tie estas la plej bona aero.

paruo aŭ pasero?

vincas (Mostra el perfil) 4 de setembre de 2012 14.13.04

Litovoj havas proverbon. Paseron kaj litovon vi povas ĉie renkonti.

granda aŭ ampleksa

Tornar a dalt