Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 13 September 2012 13.37.25

Hakilo, ĉar ĝi estas pli granda.

Fluso aŭ malfluso?

galvis (Tunjukkan profil) 13 September 2012 15.01.50

Mi elektas fluson. Ĝi posedas kinetan energion.

Ŝildisto aŭ sinjoro ?

dobri (Tunjukkan profil) 13 September 2012 15.41.17

Kompreneble sinjoro. Mi tute ne volus esti simpla soldato.

Pezigi aŭ ŝarĝi?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 September 2012 06.54.37

Mi ne devas forgesi la ŝarĝon de mia poŝtelefono, pri tio mi elekatas "ŝarĝi".

kudrilo aŭ najlo?

galvis (Tunjukkan profil) 14 September 2012 14.50.05

ratkaptisto:Mi ne devas forgesi la ŝarĝon de mia poŝtelefono, pri tio mi elekatas "ŝarĝi".

kudrilo aŭ najlo?
Kudrilo estas pli utila dum vojaĝo.

Kuirejo aŭ manĝoĉambro ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 September 2012 15.26.19

Mi preferas "manĝoĉambro", ĉar mi tie ne devas labori.

instruisto en lernejo aŭ helpanto en infanĝardeno?

galvis (Tunjukkan profil) 15 September 2012 03.22.59

Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj--doloron.
Oni devas elekti inter : laboro kaj doloro.
Resume, mi preferas laboron (helpanto).

Akvofalo aŭ akvofluo ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 September 2012 07.33.46

Akvofalo estas tre rara ol akvofluo (rivero), pri tio mi elektas akvafalon.

gazeto aŭ libro?

vincas (Tunjukkan profil) 15 September 2012 19.22.07

Mi pli ofte legas librojn.

blua urso aŭ verda kato

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 September 2012 20.21.43

Ambaŭ mi neniam vidis, sed mi preferus verdan katon, ĉar mi amas la koloron "verda" kaj katojn.

skajpo aŭ vizaĝlibro?

Kembali ke atas