Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

vincas (Vise profilen) 16. sep. 2012 14.53.23

Mi pli ofte uzas vizaĝlibron kaj mi elektas ĝin.

iri aŭ kuri

ratkaptisto (Vise profilen) 16. sep. 2012 16.05.51

Mi havas multe da tempo kaj mi preferas kuri, sed por sporti mi ĉiutage kuras.

flustri aŭ kriegi?

dobri (Vise profilen) 16. sep. 2012 19.20.40

Estas sufiĉe da diversa bruo ĉirkaŭ mi. Tial mi elektas flustri.

Mergi aŭ subakvigi?

ratkaptisto (Vise profilen) 16. sep. 2012 20.03.49

Mi ne scias la diferencon, mi elektas laŭ alfabeto: mergi

besto aŭ animalo?

dobri (Vise profilen) 16. sep. 2012 20.13.07

Ankaŭ mi ne scias diferencon, tial besto.

Fondo aŭ fonto?

galvis (Vise profilen) 16. sep. 2012 20.19.58

ratkaptisto:Mi ne scias la diferencon, mi elektas laŭ alfabeto: mergi

besto aŭ animalo?
Besto-vesto povus produkti konfuzon, pro tio mi preferas : Animalon.

Gambito aŭ preno ?

ratkaptisto (Vise profilen) 16. sep. 2012 20.21.51

Mi elektas "fonto", ĉar fonto estas grava por akvo kaj akvon estas grava ekz. por biero.

punto aŭ punkto?

dobri (Vise profilen) 16. sep. 2012 20.49.05

Punkto, ĉar ĝi troviĝas post ĉiu frazo, dume punton uzas kutime nur riĉaj virinoj.

Pruo aŭ pruvo?

galvis (Vise profilen) 16. sep. 2012 21.28.42

Pruo, car per bona pruo oni povas fari pruvojn
pri rapideco de ŝipo.

Mejlo aŭ kilometro ?

raptor4 (Vise profilen) 16. sep. 2012 23.46.22

Kilometro, ĉar ĝi estas pli internacia.

brako aŭ gambo?

Tilbage til start