Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 17. sep. 2012 20.30.09

Mi ne bezonas punon, sed mi volonte volas havi pundon por pagi en Anglio.

kablo aŭ tablo?

dobri (Vise profilen) 17. sep. 2012 20.34.55

Plena tablo estas pli konvena ol dika kablo kondukanta elektron.

Faldo aŭ falko?

galvis (Vise profilen) 17. sep. 2012 21.05.37

Kiu ajn povas havi faldon en sia vesto,
sed malmultajn homoj havas falkojn.
Mi preferas falkon.

Promeni aŭ rajdi ?

hunne68 (Vise profilen) 18. sep. 2012 06.09.19

Promenante oni ne povas fali de la ĉevalo.

Nirvana aŭ solipsizmo?

totaliza (Vise profilen) 18. sep. 2012 07.53.42

hunne68:Nirvana aŭ solipsizmo?
Por mi fakte la sama!

kato aŭ hundo?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. sep. 2012 11.42.22

Mi volonte aŭdas la bajodon, pri tio mi elektas hundon.

muso aŭ muŝo?

UZES (Vise profilen) 18. sep. 2012 15.12.43

Kvankam mi multe ŝatas bati du muŝojn per unu bato mi preferas muson (kiel komputila flankaparato kompreneble !)

vipero aŭ vipo ?

dobri (Vise profilen) 18. sep. 2012 15.41.47

Viperon mi timas. Tial vipo, per kiu mi povas forpeli viperon.

Visko aŭ viskio?

UZES (Vise profilen) 18. sep. 2012 16.24.53

viskio sub visko de l'nova jaro !

ŝipo aŭ aviadilo ?

dobri (Vise profilen) 18. sep. 2012 17.22.23

Aviadilo estas pli rapida.

Korvo aŭ korveto?

Tilbage til start