Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

ya Kokcineleto, 22 Novemba 2008

Ujumbe: 6311

Lugha: Esperanto

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Septemba 2012 9:02:46 alasiri

Mi ne havas uzadon por rozario, pri tio mi elektas rozo. Mi havas multajn rozojn en mia ĝardeno.

rozo aŭ tulipo?

UZES (Wasifu wa mtumiaji) 18 Septemba 2012 9:08:36 alasiri

rozo tre ofte bone odoras, sed mi ŝatas ankaŭ tulipojn (kaj ĉiujn aliajn florojn)
Do rozo.

Mortadelo aŭ kolbaso ?

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Septemba 2012 9:11:42 alasiri

Mi volonte manĝas mortadelon kaj ankaŭ fritkolbaso, pri tio mia vorto estas "kolbaso".

kafo aŭ vino por la matenmanĝo?

UZES (Wasifu wa mtumiaji) 18 Septemba 2012 9:15:27 alasiri

kafo

pastaĵoj aŭ terpomoj

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 6:50:13 asubuhi

Mi preferas terpomojn, ĉar mi povas prepari ilin facile.

karbo aŭ ligno?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 4:28:08 alasiri

Ligno, ĉar tiu estas sur la Tero sufiĉe.

Ekspekto aŭ eksperto?

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 7:44:42 alasiri

Mi ne interesiĝas por matematiko, pri tio mi ne elektas ekspekton. Mi havas respekton por ekspertojn, tiun vorton mi nun preferas.

leno aŭ lenso?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 7:55:31 alasiri

Libera leno sur ŝoseo estas grava precipe en grandaj urboj.

Likvaĵo aŭ likvoro?

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 7:59:38 alasiri

Mi preferas likvoron, ĉar tiu estas bongusta trinkaĵo kaj ne havas multe da alkoholo.

termobanejo aŭ lago?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 19 Septemba 2012 8:05:19 alasiri

Termobanejo, ĉar tie vi povas bani dum la tuta jaro.

Ravi aŭ razi?

Kurudi juu