본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:11:42

Mi elektas "razi", ĉar tiu estas agado de viro, la alia vorto ne.

noto aŭ toto?

dobri (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:17:55

Mi elektas egiptan dion Toto, ĉar la vorto signifas ankaŭ ĉeĥan pronomon.

Tonelo aŭ tunelo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:22:17

Mi elektas tunelon, ĉar tiu estas faciligo dum vojaĝo.

balilo aŭ polvosuĉilo?

Laŭ mia vortaro estas balilo kaj balailo la sama, en la germana lingvo = Besen.

dobri (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:27:02

Balailon mi bezonas hejme, sed mi tute ne konas ilon, kiu servas por baloj.

Balo aŭ balado?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:30:01

Mi volonte dancas kaj preferas balon.

tento aŭ tendo?

dobri (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 8:35:18

Kun tendo mi jam havas sperton, tial min nun logas ankaŭ tento.

Ramo aŭ Romo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 19일 오후 9:03:04

Romo estas bela urbo, mi preferas tiun vorton.

naivisto aŭ lavisto?

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 20일 오전 7:46:03

naivisto ?? (naiva profesiulo), mi ne komprenas la vorton, do...lavisto

bano aŭ duŝo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 20일 오전 7:58:15

UZES:naivisto ?? (naiva profesiulo), mi ne komprenas la vorton, do...lavisto

bano aŭ duŝo ?
Jes, naivisto estas naiva homo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 20일 오전 7:59:02

Nur duŝo.

betulo aŭ saliko?

다시 위로