Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

galvis (User's profile) October 3, 2012, 2:32:18 AM

Mi preferas indikativo, ĉar estas pli uzata
de homoj.

Flako aŭ marĉo ?

hunne68 (User's profile) October 3, 2012, 6:37:18 AM

En flako oni ne povas droni.

Akaro aŭ alaŭdo?

UZES (User's profile) October 3, 2012, 3:58:43 PM

alaŭdo sen akaroj

sukerita aŭ salita ?

dobri (User's profile) October 3, 2012, 6:25:47 PM

Dependas de la speco de manĝaĵo, Torton mi ŝatas sukeritan, sed porkaĵon salitan. Tial salita!

Akto aŭ aktoro?

Espi (User's profile) October 4, 2012, 5:47:08 PM

Mi preferas akton, ĉar ĝi havas pli da signifoj ol la aktoro.

Ĉu teatra aŭ filma aktoro?

ratkaptisto (User's profile) October 6, 2012, 4:28:39 PM

Mi preferas teatrajn aktorojn, ĉar tiu estas laŭ mia opinio aparta etoso.

sporto aŭ muziko?

galvis (User's profile) October 7, 2012, 1:22:53 AM

Inter sporta kaj muzika spektakloj
mi preferas sportan ĉar en tiu ĉi
oni ankaŭ povas ĝui iujn muzikaĵojn.

Lulseĝo aŭ rulseĝo ?

ratkaptisto (User's profile) October 7, 2012, 10:05:35 AM

Mi preferas luseĝo ĉar oni povas bone ripozi.

cirko aŭ kirko?

vincas (User's profile) October 7, 2012, 10:10:35 AM

Mi rare iras al kirko.

supo aŭ suno

Kelli (User's profile) October 7, 2012, 12:50:58 PM

Mi ŝatas supojn, sed la suno estas nekomparebla ridulo.gif

Resti endome dum pluvoj aŭ baniĝi per iliaj akvoj?

Back to the top