Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

czas_i_styl (Profiel tonen) 10 oktober 2012 17:13:56

Mi preferas spiono ĉar mi amas Bondon, Jameson Bondon ridulo.gif

letero klasika aŭ retletero?

ratkaptisto (Profiel tonen) 10 oktober 2012 20:12:02

Mi preferas retleteron, ĉar mi sparas sendkostojn.

viando aŭ fiŝo?

galvis (Profiel tonen) 11 oktober 2012 01:49:05

Fiŝo estas bongusta, sed mi preferas viandon.

Muelisto aŭ panisto ?

ratkaptisto (Profiel tonen) 11 oktober 2012 07:24:49

Mi preferus la profesion "panisto", ĉar mi povas frandi.

kasko aŭ ĉapo?

galvis (Profiel tonen) 11 oktober 2012 15:53:15

ratkaptisto:Mi preferus la profesion "panisto", ĉar mi povas frandi.

kasko aŭ ĉapo?
Mi preferas ĉapon, ĉar estas pli facile
enmeti ĝin en poŝon.

Lui aŭ ludoni ?

ratkaptisto (Profiel tonen) 11 oktober 2012 16:19:18

Mi havas propran domon, pri tio mi elektas "luidoni".

lernejo aŭ kinejo?

czas_i_styl (Profiel tonen) 12 oktober 2012 06:58:01

Malfacila opcio... Malgraŭ ĉio mi preferas kinejon... Lernejo estas bazo - kinejo estas imagago, estas artaĵo kaj subtileco...

duciklo aŭ triciklo ?

ratkaptisto (Profiel tonen) 12 oktober 2012 08:23:24

Mi ne havas emon al triciklo, sed mi ofte biciklas per duciklo. Mi ankaŭ ŝatas uniciklon.

televido aŭ libro?

vincas (Profiel tonen) 12 oktober 2012 11:01:07

Legi librojn estas pli utila, do mi elektas ĝin.

spirito aŭ animo

ratkaptisto (Profiel tonen) 12 oktober 2012 19:44:39

Mi preferas feliĉecon, ĉar tiu estas la plej bona eco.

bani aŭ naĝi?

Terug naar boven