Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 16 09:23:17

Mi elektas la duan vorton, ĉar mi volonte kuradas.

labori aŭ lerni?

UZES (Å vise profilen) 2012 10 16 19:26:06

Mi laboris dum 47 jaroj do....lerni

Montaro aŭ maro ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 16 19:40:14

UZES:Mi laboris dum 47 jaroj do....lerni

Mi ankaŭ

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 16 19:41:15

Mi elektus maron, ĉar tie estas multe da vento por miaj kajtoj.

glaso aŭ botelo?

vincas (Å vise profilen) 2012 10 17 13:21:57

Pli bone kiam botelo plenas ol malplenas.

placo aŭ plaĉi

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 17 14:51:50

Mi elektas "placo", ĉar tiu vorto estas substantivo.

kafo aŭ teo?

galvis (Å vise profilen) 2012 10 17 15:18:05

Kutime mi trinkas kafon.

Ĵurnalo aŭ libro ?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 17 16:32:05

Mi preferas legi librojn.

Kordo aŭ kordono?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 17 16:51:58

Mi preferas kordon, ĉar mi tiun bezonas por mia violino.

pano aŭ kuko?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 17 17:27:28

Kuko, ĉar panon mi manĝas ĉiutage.

Regalo aŭ regato?

Tibake til toppen