目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

Rogir (プロフィールを表示) 2008年11月22日 22:39:59

Nigra kun blankaj strioj. Ambaŭ zebroj kaj zebraj transirejoj estas nigraj kun blankaj strioj.

Neĝbula batalo aŭ neĝvirkreado?

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2008年11月22日 23:54:33

Neĝbula batalo, ĉar estas konkurenco!

lango.gif
(Kaj estas ebleco aldoni neĝbulan batalon al Olimpikaj Ludoj!)
.

Biciklo kaj amikoj aŭ trajno kun kondukisto?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 9:34:25

Biciklo kaj amikoj - freŝa aero kaj gaja babilado.
(Kvankam lastfoje, kiam mi veturis el Ukrainio hejmen per trajno, tie estis ege afabla kondukisto. Kaj entute mi havas nenion kontraŭ trajnoj.)

Rondo aŭ kvadrato?

horsto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 11:11:26

Kvadrato ĉar tiam vi ne bezonas Pi en kalkuladoj. Mi iam aŭdis pri loko en usono kie oni volis leĝe postuli ke Pi estu 4. rideto.gif

Hundo aŭ kato?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 11:20:04

Hundo, ĉar ĝi estas pli bona kunparolanto. rideto.gif

Hodiaŭ aŭ morgaŭ?

Matthieu (プロフィールを表示) 2008年11月23日 11:23:25

Hieraŭ, ĉar morgaŭ mi iros lernejen. malgajo.gif

Piano aŭ gitaro?

Asto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 11:42:25

Piano, ĉar ĝi havas pli da kordoj.

Internacia Seminario (https://is.esperanto.de/) aŭ Ago Semajno (http://pej.aplus.pl/as/2008/)?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 17:12:13

Ago-Semajno, ĉar en Slovakio mia bona amiko loĝas.

Duonplena glaso aŭ duonmalplena glaso?

Matthieu (プロフィールを表示) 2008年11月23日 17:34:19

Duonplena, ĉar ĉi tiu vorto estas pli mallonga. lango.gif

Salo aŭ sukero?

Kokcineleto (プロフィールを表示) 2008年11月23日 18:54:17

Sukero, ĉar pli taŭgas por teo.

Demandi aŭ respondi?

先頭にもどる