Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-22 22:39:59

Nigra kun blankaj strioj. Ambaŭ zebroj kaj zebraj transirejoj estas nigraj kun blankaj strioj.

Neĝbula batalo aŭ neĝvirkreado?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-22 23:54:33

Neĝbula batalo, ĉar estas konkurenco!

lango.gif
(Kaj estas ebleco aldoni neĝbulan batalon al Olimpikaj Ludoj!)
.

Biciklo kaj amikoj aŭ trajno kun kondukisto?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 09:34:25

Biciklo kaj amikoj - freŝa aero kaj gaja babilado.
(Kvankam lastfoje, kiam mi veturis el Ukrainio hejmen per trajno, tie estis ege afabla kondukisto. Kaj entute mi havas nenion kontraŭ trajnoj.)

Rondo aŭ kvadrato?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 11:11:26

Kvadrato ĉar tiam vi ne bezonas Pi en kalkuladoj. Mi iam aŭdis pri loko en usono kie oni volis leĝe postuli ke Pi estu 4. rideto.gif

Hundo aŭ kato?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 11:20:04

Hundo, ĉar ĝi estas pli bona kunparolanto. rideto.gif

Hodiaŭ aŭ morgaŭ?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-23 11:23:25

Hieraŭ, ĉar morgaŭ mi iros lernejen. malgajo.gif

Piano aŭ gitaro?

Asto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 11:42:25

Piano, ĉar ĝi havas pli da kordoj.

Internacia Seminario (https://is.esperanto.de/) aŭ Ago Semajno (http://pej.aplus.pl/as/2008/)?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 17:12:13

Ago-Semajno, ĉar en Slovakio mia bona amiko loĝas.

Duonplena glaso aŭ duonmalplena glaso?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-23 17:34:19

Duonplena, ĉar ĉi tiu vorto estas pli mallonga. lango.gif

Salo aŭ sukero?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 18:54:17

Sukero, ĉar pli taŭgas por teo.

Demandi aŭ respondi?

Reen al la supro