目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年10月23日 18:26:33

Mi elektas punkton, ĉar ĉe la fino de la frazo ĉiam estas punkto.

kartono aŭ skatoleto?

vincas (プロフィールを表示) 2012年10月23日 18:45:12

Skatoleto, ĉar en unu skatoleto mi tenas unu sekretan aĵon.

glavo aŭ glaso

galvis (プロフィールを表示) 2012年10月23日 20:18:12

Glaso estas por proponi toston ; mi elektas glason.

Dunganto aŭ dungito ?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年10月24日 9:07:08

Mi volas esti dungito, ĉar mi ne ĉiam volas labori.

birdo aŭ insekto?

galvis (プロフィールを表示) 2012年10月24日 13:23:10

Mi elektas birdon ĉar ĝi eliminas nebonajn insektojn.

Tagiĝo aŭ tagmezo ?

dobri (プロフィールを表示) 2012年10月24日 16:22:39

ratkaptisto:Mi volas esti dungito, ĉar mi ne ĉiam volas labori.

birdo aŭ insekto?
Se vi ne volas labori, kial vi volas esti dungito? Nelaborantan laboriston oni povas maldungi!

Tagmezo, ĉar tiam atendas min bona tagmanĝo.

Baroko aŭ barono?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年10月24日 16:43:42

dobri:
ratkaptisto:Mi volas esti dungito, ĉar mi ne ĉiam volas labori.

birdo aŭ insekto?
Se vi ne volas labori, kial vi volas esti dungito? Nelaborantan laboriston oni povas maldungi!
Laŭ mia opinio laboras dunganto pli multe ol dungitoj.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年10月24日 16:46:14

Mi elektas "barono", ĉar baronoj havas belan vivon.

polo aŭ polpo?

dobri (プロフィールを表示) 2012年10月24日 18:00:50

ratkaptisto:
dobri:
ratkaptisto:Mi volas esti dungito, ĉar mi ne ĉiam volas labori.

birdo aŭ insekto?
Se vi ne volas labori, kial vi volas esti dungito? Nelaborantan laboriston oni povas maldungi!
Laŭ mia opinio laboras dunganto pli multe ol dungitoj.
Bedaŭrinde vi pravas. Ofte okazas tiel.

Polo, ĉar li estas nia najbaro.

Sekto aŭ seksto?

galvis (プロフィールを表示) 2012年10月24日 20:56:44

Al mi kaj al multaj ne plaĉas sektoj,
sed mi ne scias multe pri muziko, tamen,
se oni devas elekti unu el la du vortoj
mi elektas sekston.

Hamako aŭ lito ?

先頭にもどる