Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2012 10 26 19:15:33

Konvinki signifas ankaŭ persvadi, tamen kun pruvoj, por ke kredu ankaŭ la nekredemaj.

Aludo aŭ aluno?

galvis (Å vise profilen) 2012 10 27 02:28:07

Finfine mi preferas aludon ĉar ĝi
havas plian signifon kaj povas esti
uzata en multaj ŝercoj kaj ludoj.

Pensio aŭ premio ?

vincas (Å vise profilen) 2012 10 28 15:28:46

Kvankam mi ne estas pensiulo mi elektas premion.

fojno aŭ herboj

Paulinho (Å vise profilen) 2012 10 28 18:31:51

En mia regiono estas plua sezono ekde du monatoj sed ne falis guto.

Hmmmm mi elektas herbojn. Mi faros subĉielan rostfeston.

Porkaĵon aŭ bovaĵon?

galvis (Å vise profilen) 2012 10 29 16:04:01

Mi preferas porkaĵon.

Reakciulo aŭ revoluciulo ?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 29 16:34:39

Reakciulo, ĉar revoluciulojn ni jam havis sufiĉe.

Trafi aŭ trafali?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 29 17:03:22

Trafi la celo estas bona sed trafili tra ekzameno ne estas bona. Pro tio mi elektas "trafi".

tendo aŭ tento?

galvis (Å vise profilen) 2012 10 29 17:42:38

Mi elektas tendon, ĉar oni povas uzi ĝin
en hejmo aŭ en preskaŭ kiu ajn loko.

Aerostato aŭ aerŝipo ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 29 18:13:05

Mi pensas, ke inter aerostato kaj aeroŝipo preskaŭ ne estas diferencoj. Mi elektas aerostaton, ĉar tiu estas "balono", kiu oni ofte povas vidi kun reklamo. Aeroŝipo estas laŭ mia opinio hodiaŭ tre rara.

silko aŭ pilko?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 29 18:19:33

Silko ĉirkaŭ bela virino estas pli alloga por mi.

Retoro aŭ retorto?

Tibake til toppen