Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 29 19:19:09

Oni povas diskuti kun retoro, retorto ne estas interesa por mi.

biero aŭ bieno?

czas_i_styl (Å vise profilen) 2012 10 29 19:58:27

sole la bieno - nulo de biero

aloso aŭ alozo?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 29 20:54:58

Mi volonte gustumus la fiŝon alozon. Aloson mi ne konas, ĉar mi ne trovis ĝin en miaj vortaroj. Kion signifas la vorto?

Loko aŭ lokalo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 29 22:01:43

Ĉu lokalo estas restoracio, mi preferas tiun vorton.

tubo aŭ tabo?

galvis (Å vise profilen) 2012 10 29 22:43:12

Tabo estas grava por skribmaŝini, sed ŝajnas al mi
ke tubo povas havi multajn pliajn aplikaĵojn.

Pico aŭ pudingo ?

tonymec (Å vise profilen) 2012 10 30 02:06:26

Pudingo, ĉar pico ofte estas tro malmola por miaj falsaj dentoj.

Teretaĝo aŭ subtegmento?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 30 09:31:00

Mi preferas teretaĝon, ĉar mi ne volas iri sur ŝtuparo.

ventego aŭ ondegoj?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 30 15:03:40

Spekti propraokule grandegajn ondegojn en sekura distanco.

Takso aŭ taksio?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 10 30 15:07:50

Se mi trinkas tro multe da biero, mi prenas taksion, pro tio mi elektas tiun vorton.

promenado aŭ promilo?

dobri (Å vise profilen) 2012 10 30 15:13:23

Promenado en arbaro dum suna aŭtuno kun amikino!

Decidi aŭ dediĉi?

Tibake til toppen