Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 15:10:41

Vendi, ĉar per tio vi gajnas monon.

Rako aŭ reko?

galvis (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 16:01:48

Mi elektas rekon, ĉar almenaŭ mi ekzercas
miajn muskulojn.

Antikvaj aŭ modernaj libroj ?

ratkaptisto (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 16:36:49

Mi pli volonte legas modernajn librojn, ĉar mi interesiĝas pri la estonteco.

segostablo aŭ ŝraŭbpremilo?

dobri (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 17:03:12

En mia loĝejo mi ne bezonas segi, tamen iam mi uzus sraŭbpremilon.

Rido aŭ rodo?

ratkaptisto (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 17:05:36

Mi elektas ridon, ĉar tiu agado estas tre malfacila.

stelo aŭ stilo?

dobri (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 17:39:16

Mia stilo eble ne estas perfekta, tial mi preferas rigardi stelojn.

Invado aŭ invalido?

ratkaptisto (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 17:55:45

Mi malamegas invadon - mi ne volas esti invalido. Malgraŭ mi elektus la vorton "invalido", ĉar mi apogus aŭ helpus invalidon.

mantuko aŭ tablotuko?

galvis (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 21:27:06

Mi pli volas mantukon, ĉar estas pli uzata.

Kolportisto aŭ komercisto ?

dobri (Arată profil) 27 noiembrie 2012, 21:45:55

Kolportado estas sufiĉe peniga laboro, tial mi preferas esti komercisto.

Amantino aŭ amatino?

ratkaptisto (Arată profil) 28 noiembrie 2012, 08:59:58

Ambaŭ ne, mi estas viro.

lito aŭ loto?

Înapoi mai sus