Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 16:51:52

Lito estas por ripozo pli grava ol iu gajno per loto.

Lapo aŭ lopo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 16:54:15

Mi preferas lapon, ĉar lopo estas laŭ mia opinio tre danĝera.

oferti aŭ mendi?

dobri (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:01:46

Mendi estas pli facila ol oferti, ĉar mi mendadas nur tion, kion mi bezonas.

Profilo aŭ profito?

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:04:59

Mi elektas "profito", ĉar mi multe laboras.

abio aŭ abituro?

dobri (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:14:11

La arbo abio, ĉar mi ne trovis signifon de la vorto "abituro". Ĉu ĝi rilatas kun abiturientoj?

Aludo aŭ aluno?

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:16:49

dobri:La arbo abio, ĉar mi ne trovis signifon de la vorto "abituro". Ĉu ĝi rilatas kun abiturientoj?

Aludo aŭ aluno?
Jes, estas la ekzameno de abiturientoj.

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:19:42

Mi ne konas alunon, tial mi elektas aludon.

kufo aŭ bufo?

dobri (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 17:34:51

Aluno estas hibrida sulfato de aluminio kaj kalio (PIV).

Kiel donaco por virino pli konvenas kufo ol rano.

Remito aŭ remizo?

galvis (Pokaż profil) 28 listopada 2012, 23:22:00

Mi ne konas "remito" sed "remilo".
Mi pli ŝatas remizon ĉar ĝi povas
ŝirmi multajn aĵojn.

Koncepto aŭ konkludo ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 29 listopada 2012, 10:39:35

La laborado per koncepto estas grava, tial mi havas sekvantan konkludon: Faru koncepton antaŭ la laboro. Vi vidas: Ambaŭ vortoj estas mia elekto.

perono aŭ peroneo?

Wróć do góry