Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

galvis (Vise profilen) 30. nov. 2012 03.13.37

Mi elektas naturan fonton.
Normale la akvo fluigata
de natura fonto estas pura.

Akordiono aŭ sakfajfilo ?

ratkaptisto (Vise profilen) 30. nov. 2012 09.26.03

Mi preferas akordionon, ĉar tiun muzikon mi amas.

papilo aŭ papilio?

galvis (Vise profilen) 30. nov. 2012 16.46.04

Papilo estas tre grava, sed mi
preferas babili pri papilioj.

Aŭtobuso aŭ aŭto ?

ratkaptisto (Vise profilen) 30. nov. 2012 16.49.19

Mi preferas aŭton, ĉar antaŭ mia domo ne estas haltejo por aŭtobusoj.

kolbaso aŭ steko?

dobri (Vise profilen) 30. nov. 2012 17.32.53

Fritita steko pli bongustas ol bakita kolbaso.

Tiri aŭ tirani?

ratkaptisto (Vise profilen) 30. nov. 2012 17.40.49

Tirani ne estas bona, tial mi elektas "tiri".

rostaĵo aŭ rosmaro?

dobri (Vise profilen) 30. nov. 2012 17.44.32

Rosmaro estas tro granda por fari rostaĵon el ĝi. Al mi sufiĉus porka rostaĵo.

Rosmaro aŭ rosmareno?

ratkaptisto (Vise profilen) 30. nov. 2012 18.15.15

Rosmareno havas bonan odoron, mi pensas, ke rosmaro ne. Pro tio mi elektas la unuan vorton.

kruco aŭ kroĉo?

galvis (Vise profilen) 30. nov. 2012 22.51.47

Mi elektas "kruco" tial ke ĝi estas
la simbolo de Kristanismo.

Praktika aŭ teoria ?

Espi (Vise profilen) 30. nov. 2012 22.59.40

Ĉar mi bedaŭrinde ofte estas teoriisto, mi preferas praktikajn aĵojn.

Kristnasko aŭ Pasko?

Tilbage til start