본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 6일 오후 7:29:29

Ambaŭ vortoj signifas laŭ mia vortaro la sama.

karto aŭ kato?

galvis (프로필 보기) 2012년 12월 6일 오후 10:18:03

Mia kato "pepe" foriris antaŭ tri
semajnoj sed mi pensas ke ĝi revenos.
Eble, dum kristnasko aŭ novjaro-festo.

Kamioneto aŭ kamiono ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 6일 오후 10:37:44

Mi elektas kamioneton, ĉar oni povas veturi sur mallarĝaj stratoj.

neĝo aŭ nebulo?

galvis (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오전 12:46:07

ratkaptisto:Mi elektas kamioneton, ĉar oni povas veturi sur mallarĝaj stratoj.

neĝo aŭ nebulo?
Mia sperto estas nur pri nebulo,
pro tio mi elektas ĝin.

Rutino aŭ sistemo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오전 7:51:55

Rutinon mi elektas, ĉar tiu estas kvalito de pli maljunaj homoj - kaj mi apartenis al tiu grupo.

taĉo aŭ taso?

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 4:33:51

Taso estas necesa por trinkado, tial ĝi estas por mi pli grava ol tuŝlinio de ludkampo.

Takso aŭ taksio?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 4:43:29

Mi elektas "taksio", ĉar mi ne volas kuri.

dalio aŭ falilo?

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 4:45:49

Dalio, ĉar mi pli ŝatas florojn ol emas scii ion pri falo.

Faŭlo aŭ faŭlto?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 4:48:36

Ambaŭ vortojn ne estas en mia vortaro, pri tio mi elektas la vorton "faŭlo".

suko aŭ tuko?

galvis (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 4:58:53

Ambaŭ aĵoj estas tre uzataj dum
finjara festo ; mi elektas tukon.

Plafono aŭ planko ?

다시 위로