본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 6:06:49

Se mankas planko en la domo, tiam ni povas iri sur la grundo, sed se mankas plafono, tiam povas pluvi sur nin. Tial mi elektas plafonon.

Ekstera au eksterma?

galvis (프로필 보기) 2012년 12월 7일 오후 7:59:21

Mi pli volas "ekstera", ĉar eksterma
rikatas al detrui aŭ mortigi ion aŭ
iun.

Koloriloj aŭ kreto ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 8일 오전 10:49:03

Mi estas instruisto kaj bezonas kreton, tiu vorto estas mia elekto.

latiro aŭ latiso?

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 8일 오전 11:43:23

Barilo kun latiso estas pli komprenebla por mi ol nekonata herbo latiro.

Lardo aŭ larĝo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 8일 오후 6:40:14

Mi volonte kuiras kaj lardo ĉiam estas bona por la preparado. Mi elektas "lardo".

malsato aŭ soifo?

galvis (프로필 보기) 2012년 12월 8일 오후 8:43:13

Mia elekto estas malsato ĉar
suferi pro soifo teruras.

Citrono aŭ limedo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 9일 오전 10:49:14

Mi elektas citronon, ĉar oni povas aĉeti tiun fruktun en nia vendojo.

La alia vorto estas "limeto" (kun "t").

neĝo aŭ neto?

dobri (프로필 보기) 2012년 12월 9일 오전 11:53:19

Se vi volas transdoni ion en ordo. tiam necesas montri tion nete. Neĝon ni jam havas sufiĉe.

Indiki aŭ indigni?

Paulinho (프로필 보기) 2012년 12월 9일 오후 2:40:24

Dobri demandis: Indiki aŭ indigni?

Mi indignas ankoraŭ kontraŭ la esplorado de la homa naiveco...

Krii aŭ silenti:

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 12월 9일 오후 3:38:43

In tiu bela antaŭkristnaska tempo mi elektas "silenti".

vunda aŭ funda?

다시 위로