Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2013 1 10 12:50:45

Mosto, ĉar tio laŭ mi estas bona trinkaĵo.

rumo aŭ ruso

dobri (Å vise profilen) 2013 1 10 18:13:11

Rumo estas mia ŝatata trinkaĵo.

Heredo aŭ herezo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 1 10 20:42:39

Se mi havus heredon, mi havus monon - sed bedaŭrinde mi ne havis kaj havos heredon, malgraŭ mi elektas tiun vorton, ĉar "herezo" estas terura.

ŝranko aŭ kankro?

dobri (Å vise profilen) 2013 1 10 21:15:09

Kankro, ĉar mi aŭdis, ke kuirita ĝi ege bongustas.

Okulglobo aŭ okullenso?

galvis (Å vise profilen) 2013 1 11 03:23:18

Mi pensas ke por uzi okullenson
estas bezonata havi okulglobon.
Mi elektas tiun ĉi lastan.

Sfero aŭ spiralo ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 1 11 11:11:01

Sfero estas pli grava por la vivo ol spiralo.

boto aŭ loto?

galvis (Å vise profilen) 2013 1 11 17:19:36

La eblo gajni ion per loto estas malmulta ;
mi preferas boton por piediri ĉien.

Oro aŭ plateno ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 1 11 17:39:06

Mi preferas oron, ĉar la valuto estas pli stabila ol plateno (mi pensas). Mi havas nek oron, nek platenon kaj ankaŭ ne volas havi.

martelo aŭ najlo?

dobri (Å vise profilen) 2013 1 12 10:07:30

Martelo, ĉar ĝin vi povas uzi ankaŭ al aliaj laboroj ol nur enbati najlon.

Ĉevalo aŭ ĉe valo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 1 12 10:15:02

Ĉevalo, ĉar mi volonte volas rajdi.

cedo aŭ kredo?

Tibake til toppen