Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-12 10:21:40

Kredo estas bona eco, tamen por vivi trankvile kun najbaroj oni prefere cedu al iliaj postuloj.

Holdo aŭ hordo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-12 10:24:40

Mi ne ŝatas la agadojn de hordo kaj mi elektas holdo.

kesto aŭ festo?

Jeoseullye44 (Montri la profilon) 2013-januaro-12 15:39:40

>Festo,amuzo!amuzo!amuzo! >Piediri aŭ bicikli?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-12 19:10:25

Mi elektas bicikli, ĉar mi volonte faras tion.

ridi aŭ rodi

Jeoseullye44 (Montri la profilon) 2013-januaro-12 20:34:34

Ridi,laŭ mia opinio... Vivi aŭ morti?0.0!

galvis (Montri la profilon) 2013-januaro-12 21:33:27

Kiu vivas povas decidi ion,
tiu kiu jam mortis, ne.
Mi elektas vivi.

Ekspliki aŭ informi ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-12 21:48:21

Mi preferas "ekspliki", ĉar tiu agado estas pli prezisa ol "informi".

kuri aŭ kuiri?

Jeoseullye44 (Montri la profilon) 2013-januaro-12 22:20:50

Kuri,ĉar mi ne scias kuiri. Suko aŭ akvo?

galvis (Montri la profilon) 2013-januaro-13 02:00:00

Suko havas multe da sukero,
akvo ne. Mi elektas akvon.

Monkonpenso aŭ monpuno ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-13 09:03:18

Monkompenso, ĉar mi volas havi monon.

toro aŭ foro?

Reen al la supro