Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 13. jan. 2013 16.49.39

Matematika solido (toro) pli plaĉas al mi ol malofte uzata vorto (foro).

Paseo aŭ pasejo?

galvis (Vise profilen) 13. jan. 2013 17.35.11

Mi pli volas pasejon, tial ke per ĝi
mi povas atingi lokon pli rapide.

Mariĥuano aŭ morfino ?

dobri (Vise profilen) 13. jan. 2013 17.41.00

Mi ankoraŭ ne provis tiujn drogojn, tamen mi preferus naturan mariĥuanon.

Laŭekstere aŭ laŭenhave?

galvis (Vise profilen) 14. jan. 2013 17.25.54

dobri:Mi ankoraŭ ne provis tiujn drogojn, tamen mi preferus naturan mariĥuanon.

Laŭekstere aŭ laŭenhave?
Mi preferas laŭenhave, ĉar
kapuĉo monaĥon ne faras.

Fiŝkaptisto aŭ fiŝvendisto ?

dobri (Vise profilen) 14. jan. 2013 17.57.06

Mi prefere fariĝus fiŝvendisto.

Sturmo aŭ sturno?

ratkaptisto (Vise profilen) 14. jan. 2013 18.10.54

Mi ŝatas birdojn, tial mi elektas sturnon.

lampo aŭ kampo?

vincas (Vise profilen) 14. jan. 2013 19.41.19

Somere mi ofte laboras sur kampo.

tajli aŭ tajpi

dobri (Vise profilen) 14. jan. 2013 20.24.31

Tajpi estas multe pli facila ol tajli.

Ŝtonministo aŭ ŝtontajlisto?

galvis (Vise profilen) 14. jan. 2013 23.57.35

Mi preferas labori kiel ŝtontajlisto,
ĉar tiu ĉi laboro estas pli arta.

Spagetoj aŭ vermiĉeloj ?

dobri (Vise profilen) 15. jan. 2013 07.18.50

Spagetoj, ĉar ili estas pli longaj.

Breĉo aŭ breĉio?

Tilbage til start