Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

ratkaptisto (Näita profiili) 15. jaanuar 2013 16:40.11

Mi elektas la vorton "breĉo", ĉar mi ne konas la alian.

figo aŭ tigo?

dobri (Näita profiili) 15. jaanuar 2013 18:06.48

Breĉio estas sedimenta klasta petro....(konglomeraĵo).

Figo estas pli bongusta.

Leono aŭ leontodo?

ratkaptisto (Näita profiili) 15. jaanuar 2013 20:23.51

Mi elektas leontodon, ĉar tiu ne estas danĝera.

amaranto aŭ amoranto?

dobri (Näita profiili) 15. jaanuar 2013 21:26.33

Esti amoranto estus certe pli interesa ol iu planto.

Provo aŭ pruvo?

ratkaptisto (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 10:43.59

Mi elektas "provo", ĉar tiu estas pli ekscita ol krimromano.

krimo aŭ primo?

dobri (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 14:46.23

Matematika esprimo (primo) pli plaĉas al mi.

Amema aŭ lamema?

ratkaptisto (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 16:09.34

Mi elektas la positivan econ "amema".

diligenta aŭ inteligenta?

galvis (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 17:42.30

Diligenta povus esti inteligenta,
inteligenta oni ne scias ĉu estus
diligenta. Mi elektas diligentan.

Analizi aŭ sintezi ?

ratkaptisto (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 18:53.19

Mi ne havas sperton kun ambaŭ agadoj. Mi elektas la unua vorto kun a je la komenco "analizi".

konstrui aŭ detrui?

dobri (Näita profiili) 16. jaanuar 2013 21:40.55

Detrui estas pli facile, tial mi elektas konstrui.

Treni aŭ trejni?

Tagasi üles