Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 17. jan. 2013 11.11.12

Mi elektas "trejni", ĉar la rezulto estas sukceso.

gajni aŭ venki?

dobri (Vise profilen) 17. jan. 2013 16.49.37

Ambaŭ esprimoj estas similaj, tial mi preferas gajni.

Empiro aŭ empirio?

ratkaptisto (Vise profilen) 17. jan. 2013 17.13.17

Mi interesiĝas por angla historio, tial mi elektas impirion.

balo aŭ balto?

galvis (Vise profilen) 17. jan. 2013 17.29.48

ratkaptisto:Mi interesiĝas por angla historio, tial mi elektas impirion.

balo aŭ balto?
Mi preferas "balo", ĉar mi povas
amuzi min per ĝi.

Dalio aŭ dianto ?

dobri (Vise profilen) 17. jan. 2013 21.03.41

ratkaptisto:Mi interesiĝas por angla historio, tial mi elektas impirion.

balo aŭ balto?
Anglio havis grandan imperion (ne impirion). Sed mi ofertis aliajn vortojn!

El floroj mi preferas dianton.

Tial denove: Empiro aŭ empirio?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. jan. 2013 17.13.43

Mi legis libron pri la angla empiro, estas tre interesa libro. Mi tial elektas la vorton "empiro".

erco aŭ terco?

dobri (Vise profilen) 18. jan. 2013 20.06.44

Erco, ĉar la duan vorton mi denove ne trovis en vortaroj. Mi trovis: terceto, tercio, tercino, sed tercon ne.

Parko aŭ parto?

galvis (Vise profilen) 18. jan. 2013 21.21.13

Parko povas konsisti el multaj partoj,
do, mi elektas parkon.

Buŝpeco aŭ gluto ?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. jan. 2013 21.23.56

Mi elektas gluton, ĉar mi estas soifa.

vorto aŭ morto?

verdafeino (Vise profilen) 19. jan. 2013 00.04.58

Tre facila, ĉu ne? ridulo.gif Vorto!
Interese, multaj kulturoj havas mitologiojn pri la forteco de vortoj por krei vivon.

Peno aŭ beno?

Tilbage til start