Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 22. jan. 2013 19.43.30

Mi havas esperantan amikon, li estas hindo. Tial mi elektas tiun vorton.

vazo aŭ kazo?

dobri (Vise profilen) 22. jan. 2013 21.25.00

Vazo, ĉar ĝi estas grava kaj en kuirejo kaj en homa korpo.

Encerbigi aŭ enĉerkigi?

ratkaptisto (Vise profilen) 23. jan. 2013 07.51.11

Enĉerkigi estas agado je la fino de la vivo – encerbigi estas agado dum la vivo. Mi volonte volas vivi kaj elektas „encerbigi“.

aro aŭ oro?

dobri (Vise profilen) 23. jan. 2013 08.17.06

Aro da oro estus bone, ĉu ne? Sed serioze, por mi pli gravas aro da amikoj ol oro.

Galeo aŭ galeno?

ratkaptisto (Vise profilen) 23. jan. 2013 08.31.16

En mia vortaro mi ne trovis la vorton "galeo", tial mi elektas "galeno".

tonalo aŭ tunelo?

dobri (Vise profilen) 23. jan. 2013 08.52.08

Laŭ PIV: galeo estas tabuleto kun elstara randaĵo, sur kiu la kompostisto demetas jam kompostitajn liniojn.
http://vortaro.net/#areko

Tunelo ŝajnas al mi pri praktika ol muzika esprimo.

Amanto aŭ amando?

ratkaptisto (Vise profilen) 23. jan. 2013 09.24.10

Mi preferas la vorton "amanto", ĉar tiu estas pli romantika.

stelo aŭ kelo?

dobri (Vise profilen) 23. jan. 2013 12.08.32

Kelo ja estas bezonata ejo por ĝardenistoj, tamen mi elektas verdan stelon.

Cedo aŭ cedro?

verdafeino (Vise profilen) 23. jan. 2013 12.59.17

Estas multaj cedroj en ĉi-tiu parto de usono, tial mi elektas "cedro". Ili bonodoregas. ridulo.gif

Vulpo aŭ kulpo?

moorle (Vise profilen) 23. jan. 2013 13.43.48

mi elektas vulpon, kaj mi ŝatas la bestojn en arbaro.

lardo aŭ larvo

Tilbage til start