Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 27. jan. 2013 14.08.45

Mi preferas "algo", ĉar alko estas danĝera por la aŭto dum la nokto.

kubo aŭ nubo?

moorle (Vise profilen) 27. jan. 2013 14.09.35

Mi elektas alkon, ĉar mi vidis alkon en Svedio.

filo aŭ fino

ratkaptisto (Vise profilen) 28. jan. 2013 15.48.33

Mi ĉiam ĝojas, ĉar mi havas filon. La fino (de la vivo) ne estas bona. Mi elektas la vorton "filo".

kajto aŭ kajuto?

dobri (Vise profilen) 28. jan. 2013 17.17.04

Dum UK en Kopenhago ege plaĉis al mi la muzikgrupeto Kajto.

Sanktulo aŭ santalo?

moorle (Vise profilen) 28. jan. 2013 17.44.38

Mi elektas santalon, ĉar mi ne estas tre pia kaj mi ne konas santulon.

parki aŭ parli ?

dobri (Vise profilen) 28. jan. 2013 18.05.12

Por mi necesas elekti la vorton "parki", ĉar mi nenie trovis "parli". Pri kio temas?

Tendo aŭ tento?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 10.46.10

Mia elekto estas "tendo", ĉar mi volonte tranoktas somere en tendo.

manlaboristo aŭ senlaborulo?

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.24.31

Manlaboristo, ĉar tio estas lerta homo.

Spagato aŭ spageto?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.28.00

Spageto, ĉar mi tiun volonte manĝas.

bitlibro aŭ komputilo por legado?

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.33.22

Por la legado mi preferas paperajn librojn, tamen estontece certe pli disvastiĝos la bitlibroj.

Lubriko aŭ lumbriko?

Tilbage til start