前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月29日下午6:38:43

Lubriko estis mia hieraŭa agado, ĉar mi lubrikis la serion (?) de mia biciklo antaŭ biciklado kun mia bicikladogrupo. Lumbrikoj ne interesiĝas min ĉar mi ne estas fiŝkaptisto.

ano aŭ eno?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月29日下午6:44:36

Dume mi ne preparas mian vojaĝon al Japanio, tial mi ne bezonas enojn. Prefere mi estas ano de mia familio.

Pusi aŭ puŝi?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月29日下午8:59:10

"Pusi" estas rezulto de malsano kaj "puŝi" estus agado de senpacienca homo. Mi elektas "pusi" ĉar la malsano foriĝos kaj senpaciencaj homoj ne ŝanĝas.

lino aŭ kino?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月30日上午10:51:35

Mi ŝatas filmojn, tial kino.

Linoleo aŭ linoleumo?

moorle (顯示個人資料) 2013年1月30日上午11:16:16

Mi elektas linoleo, ĉar la oleo estas tre sana.

maŝo aŭ mato ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月30日上午11:20:50

Mi elektas "mato", estas vorto de la ludo ŝako.

preni aŭ treni?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月30日下午2:34:01

Prefere preni, ĉar tio estas jam fino de laboro (treni).

Magazeno aŭ magazino?

moorle (顯示個人資料) 2013年1月31日下午5:23:12

Mi elektas magazenon, ĉar mi ŝatas iri en la urbo .

homo aŭ horo ?

galvis (顯示個人資料) 2013年1月31日下午5:47:36

Mi opinias ke la vorto horo estas pli uzata
ol la vorto homo ; pro tio mi pli volas "horo".

Jaro aŭ almanako ?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月31日下午8:03:09

Jaro estas mia elekto. Almanako rememorigas al mi dikan libron.

Ligi aŭ liki?

回到上端