Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 1. feb. 2013 20.07.53

Naski mi ne kapablas, tial mi elektas taski.

Domo aŭ domaĝo?

galvis (Vise profilen) 1. feb. 2013 22.00.28

Mi preferas domon, ĉar ĝi helpas nin eviti
grandan kvanton da domaĝoj.

Kotono aŭ lano ?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. feb. 2013 08.35.48

Mi preferas kotonon, ĉar tiu estas laŭ mia opinio bona kvalito.

rondo aŭ mondo?

dobri (Vise profilen) 2. feb. 2013 10.04.30

Mondo, ĉar ĝi estas pli granda.

Konsonanco aŭ konsonanto?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. feb. 2013 17.44.19

Mi ĉiutage skribas konsonantojn, tial mi elektas tiun vorton.

volo aŭ tolo?

moorle (Vise profilen) 2. feb. 2013 18.11.48

Mi elektas tolo, ĉar mi ŝatas tukojn de tolo.

muro aŭ muŝo ?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. feb. 2013 18.14.26

Mi elektas "muro", ĉar muŝo ĝenas min.

kano aŭ pano?

dobri (Vise profilen) 2. feb. 2013 20.03.16

Pano estas multe pli bezonata ol iu kreskaĵo.

Sojlo aŭ soklo?

galvis (Vise profilen) 2. feb. 2013 22.30.22

Soklo estas pli eleganta, sed sojlo
estas pli utila. Mi preferas ĉi-lastan.

Aveno aŭ hordeo ?

dobri (Vise profilen) 3. feb. 2013 08.25.29

Hordeo, ĉar ĝi estas grava ingredienco por biero.

Liceno aŭ licenco?

Tilbage til start