Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

galvis (Pokaż profil) 15 lutego 2013, 12:33:25

Mi ĉiam matenmanĝas panon kun kafo.

Helikoptero aŭ hidroplano ?

dobri (Pokaż profil) 15 lutego 2013, 15:04:24

moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.
Mi daŭre ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo).

Helikoptero pli plaĉas al mi.

Tino aŭ tineo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 15 lutego 2013, 19:31:10

Mi elektas tineon, ĉar tiu estas bela insekto kaj neniu amas ĝin.

fronto aŭ monto?

moorle (Pokaż profil) 15 lutego 2013, 19:59:30

Mi elektas monto, ĉar mi ŝatas la montojn en Aŭstrio.

banko aŭ bando ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 15 lutego 2013, 20:00:49

Mi preferas bankon, ĉar tie oni povas ricevi monon.

bando aŭ bendo?

dobri (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 10:34:07

Mi daŭre uzas mezurbendon, tial mi elektas ĝin.

Junko aŭ junkro?

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 11:40:42

Ambaŭ vortoj mi ne ofte uzas aŭ legas. Mi elektas "junkro", ĉar junkroj en la legendo de nia vilaĝo ludas grandan rolon.

rulo aŭ rolo?

dobri (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 12:25:48

Rolo, ĉar mi ŝatas spekti teatraĵojn.

Sago aŭ sako?

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 12:30:34

Mi elektas sakon, ĉar mi ĉiutage uzas mian monsakon por pagi la objektojn de mia edzino.

tajdo aŭ fluso?

dobri (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 17:31:41

Tajdo, ĉar ĝi estas fluso kaj malfluso kune.

Rabo aŭ rablo?

Wróć do góry