Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

vincas (Vise profilen) 17. feb. 2013 09.31.25

Vintre stiri aŭtomobilon estas malfacile.

dividi aŭ apartigi

moorle (Vise profilen) 17. feb. 2013 12.23.21

Mi elektas dividi, ĉar mi ofte dividas kukojn kaj kuketojn kun aliaj homoj.

bari aŭ bati?

ratkaptisto (Vise profilen) 17. feb. 2013 13.28.16

Mi elektas "bari", ĉar mi ne batas, batis aŭ batos bestojn aŭ homojn.

pico aŭ peco?

dobri (Vise profilen) 17. feb. 2013 15.59.08

Ĉar mi iomete malsatas, tial mi volonte manĝus picon (kaj ne nur pecon da ĝi).

Spaco aŭ speco?

ratkaptisto (Vise profilen) 17. feb. 2013 16.58.07

Mi ĉiutage okupiĝas kun spacojn, ĉar ĉiu frazo havas spacojn inter la vortoj. Tial "spaco" estas mia elekto.

galvis (Vise profilen) 18. feb. 2013 14.42.17

ratkaptisto:Mi elektas "bari", ĉar mi ne batas, batis aŭ batos bestojn aŭ homojn.

pico aŭ peco?
Elekti pecon da pico estas pli bone.

Stalaktito aŭ Stalagmito ?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. feb. 2013 14.56.58

Mi elektas laŭ alfabeto: "stalamito".

vero aŭ tero?

dobri (Vise profilen) 18. feb. 2013 15.09.11

Vero ĉiam gravas.

Hieno aŭ higieno?

galvis (Vise profilen) 18. feb. 2013 15.42.50

Mi preferas higienon, ĉar hienoj
ne estas higienaj.

Belega aŭ beleta ?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. feb. 2013 16.03.57

Mi havas beletan edzinon, tial mi ankaŭ elektas tiun vorton.

hodiaŭ aŭ morgaŭ?

Tilbage til start