Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 3 marca 2009, 21:35:28

La fritita pli bongustas. Kun lardo. (Denove ni estas ĉe manĝaĵo.)

Felo aŭ fero?

mccambjd (Pokaż profil) 4 marca 2009, 00:32:49

dobri:Felo aŭ fero?
Dum glaciepoko, niaj kavloĝantaj prauloj kaptis etajn bestojn kaj uzis la felojn por fari varmajn vestojn. Post iom da tempo, nia ĥatloĝantaj prauloj elfosis ŝtonojn de la tero kaj uzis la feron por fari ilojn.

Mi sentas min pli proksima al la ĥatloĝantuloj.

Aviadilo aŭ flugmaŝino?

Rogir (Pokaż profil) 4 marca 2009, 15:50:53

Flugmaŝino, ĝi havas malpliajn silabojn.

Norvega aŭ Sveda?

dobri (Pokaż profil) 4 marca 2009, 18:51:27

Norvega, ĉar Norvegio havas pli belan pejzaĝon.

Rompi aŭ detrui?

Rogir (Pokaż profil) 5 marca 2009, 11:33:37

Detrui, ĉar kiam mi misfaras, mi misfaras komplete.

w aŭ ш?

dobri (Pokaż profil) 5 marca 2009, 18:53:41

W, ĉar ĝi estas pli simpatia ol rusa ŝ. Rusa alfabeto estis deviga por ni.

"Ordonu al li, ke li ne babilu" aŭ "Ordonu al li, ke li ne babilos"?

Rogir (Pokaż profil) 12 marca 2009, 10:50:22

Legi librojn, ĉar televidoprogramojn nur montras kio nun estas populara, sed librojn oni povas legi de milaj jaroj antaŭe.

Regula triangulo aŭ kvadrato?

Sebasities (Pokaż profil) 12 marca 2009, 23:03:14

Triangulo estas ĉiam pli solida.

Lago aŭ maro ?

Miland (Pokaż profil) 12 marca 2009, 23:27:39

Sebasities:Lago aŭ maro ?
Lago, ĉar ĝi estas pli sekura.

Motorboato aŭ velboato (se oni povas aĉeti ĝin)?

leporo (Pokaż profil) 13 marca 2009, 08:35:06

Velboato, ĉar ĝi malpli damagas la medion. Ĉirkaŭnaĝi la mondon per velboato aŭ ĉirkaŭflugi ĝin per balono?

Wróć do góry