Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

ratkaptisto (Näita profiili) 20. veebruar 2013 10:21.45

Mi volonte dormas dum luno kaj ankaŭ ripozas den duno. La restado en duno estas pli agrabla.

papo aŭ mapo?

galvis (Näita profiili) 20. veebruar 2013 16:08.22

Oni diras ke demandante oni alvenas al Romo,
sed oni bezonas mapon ; mi elektas mapon.

Ekzameno aŭ ekzerco ?

ratkaptisto (Näita profiili) 20. veebruar 2013 17:31.16

La unua paŝo estas ekzerco kaj la dua la ekzameno. Ĉar mi ankoraŭ povas ekzerci, mi elektas la vorton "ekzerco".

tajo aŭ fajo?

moorle (Näita profiili) 20. veebruar 2013 18:01.42

Mi elektas fajo, ĉar mi ŝatas belajn ŝtofojn.

nigra aŭ blanka ?

ratkaptisto (Näita profiili) 20. veebruar 2013 18:12.57

Mi elektas blanka, ĉar mia aŭto ankaŭ estas blanka.

arĝento aŭ oro?

dobri (Näita profiili) 20. veebruar 2013 19:16.54

ratkaptisto:Penison mi havas ekde mia naskiĝo, pensionon mi ricevis ekde unu jaro. Ambaŭ estas tre grava por la vivo. Mia elekto estas peniso, ĉar la rilato al tiu vorto estas pli malnova.

vorto aŭ sorto?
Se vi havas vere pensionon, tio postulas ankaŭ zorgojn pri ĝi.

Oro estas pli kosta.

Pensio aŭ pensiono?

galvis (Näita profiili) 20. veebruar 2013 21:09.35

Per pensio oni povas fari preskaŭ kion ajn.

Feliĉa aŭ fiera ?

ratkaptisto (Näita profiili) 20. veebruar 2013 21:45.00

Mi elektas "feliĉa", ĉar tiu eco estas pli oportuna por mi.

abio aŭ gabio?

moorle (Näita profiili) 21. veebruar 2013 14:10.31

Mi elektas abion, ĉar ni havas kelkajn abiojn en nia ĝardeno.

sub aŭ sur ?

galvis (Näita profiili) 21. veebruar 2013 14:21.56

Mi elektas la vorton sur, ĉar mi opinias
ke tiu prepozicio estas pli uzata ol sub.

Kafkruĉo aŭ tekruĉo ?

Tagasi üles