Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

A aŭ B? Elektu!

viết bởi Kokcineleto, Ngày 22 tháng 11 năm 2008

Tin nhắn: 6311

Nội dung: Esperanto

dobri (Xem thông tin cá nhân) 16:51:31 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Revo pli plaĉas al mi.

Gripo aŭ kripo?

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 16:54:07 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Mi ne volas havi gripon, tial mi elektas "kripo".

foto aŭ toto?

moorle (Xem thông tin cá nhân) 17:51:02 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Mi elektas foton, ĉar mi ŝatas vidi novajn fotojn.

pasko aŭ pasto ?

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 17:53:24 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Mi elektas "pasko", ĉar mi ŝatas festojn.

sono aŭ mono?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 18:38:07 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Ĉiuj homoj ŝatas monon, tial mi spite elektas sonon.

Niĉo aŭ nito?

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 18:55:38 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

Nito ne estas gajno. Se oni trovas niĉon oni povas havi gajnon. Tiu estas la kaŭzo kial mi elektus "niĉo".

Ĉu vi komprenas???

povo aŭ movo?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 20:26:44 Ngày 28 tháng 2 năm 2013

ratkaptisto:Nito ne estas gajno. Se oni trovas niĉon oni povas havi gajnon. Tiu estas la kaŭzo kial mi elektus "niĉo".

Ĉu vi komprenas???

povo aŭ movo?
Ne komprenas. Ĉu vi opinias trovi en mura kavaĵo ion multvaloran?

Se mi povas movadi, tiam mi estas kontenta. Tial movo.

Rifo aŭ rifto?

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 07:19:24 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

dobri:
ratkaptisto:Nito ne estas gajno. Se oni trovas niĉon oni povas havi gajnon. Tiu estas la kaŭzo kial mi elektus "niĉo".

Ĉu vi komprenas???

povo aŭ movo?
Ne komprenas. Ĉu vi opinias trovi en mura kavaĵo ion multvaloran?

Se mi povas movadi, tiam mi estas kontenta. Tial movo.

Rifo aŭ rifto?
Se neniu produktas aŭ vendas ekz. malgrandajn aŭtojn, oni havas "niĉon", estas niĉo por vendado aŭ produktado. Se mi vendas aŭ produktas tiujn aŭtojn mit gajnas monon.

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 07:21:12 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

Mi elektas "povo", ĉar tiu estas tre grava en la vivo de la homo.

cento aŭ cendo?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 16:09:00 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

Cendo estas fakte nur centono, tial mi preferus centon.

Do denove: rifo aŭ rifto?

Quay lại