Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 6. märts 2013 20:10.23

Muelejo, ĉar ĝi estas pli granda ol muelilo.

Geri aŭ giri?

ratkaptisto (Näita profiili) 7. märts 2013 0:16.20

"Giri" estas pli bona agado ol "geri", tial mi elektas "giri".

ento aŭ vento?

galvis (Näita profiili) 7. märts 2013 2:32.29

Ento estas multe pli agrabla ol vento.
Mi elektas enton.

Ideo aŭ idealo ?

ratkaptisto (Näita profiili) 7. märts 2013 8:08.05

Idealo povas esti homo, ideo ne. Mi elektas "idealo".

torto aŭ morto?

galvis (Näita profiili) 7. märts 2013 12:52.11

Oni ne devas pensi tro multe por
elekti "torto" ĉi-kaze.

Turismo aŭ turisto ?

dobri (Näita profiili) 7. märts 2013 16:42.12

Ideo estas pli grava, ĉar idealo estas nur homa opinio.

Herdo aŭ hurdo?

moorle (Näita profiili) 7. märts 2013 19:36.16

Mi elektas hurdon.

kuko aŭ kubo ?

dobri (Näita profiili) 7. märts 2013 20:01.16

Kuko, ĉar ĝi estas manĝebla.

Poro aŭ poreo?

ratkaptisto (Näita profiili) 7. märts 2013 22:01.17

Poreo estas bona por la kuirado, tial tiu vorto estas mia elekto.

vino aŭ fino?

galvis (Näita profiili) 7. märts 2013 22:17.12

Mi elektas vinon, ĉar preskaŭ ĉiam
estas bongusta. Tamen, oni ne scias
ĉu la fino estos bona aŭ malbona.

Terni aŭ tusi ?

Tagasi üles