Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

ratkaptisto (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2013 7.59.05

Mi preferas "terni", ĉar tiu agado estas pli mallaŭta ol tusi.

kanti aŭ lanti?

dobri (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2013 15.26.14

Kanti rapide, ne lante!

Honto aŭ horto?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 12.08.30

Mi elektus horton, ĉar oni povas rikolti sanajn fruktojn en aŭtuno.

aŭto aŭ aŭtuno?

moorle (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 13.12.56

Mi ŝatas ambaŭ, sed mi elektas aŭton, mi ne volas havi nun aŭtunon, mi preferas printempon.

fungo aŭ fundo ?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 13.48.42

Mi elektas fungon, ĉar mi volonte serĉas kaj manĝas tiujn.

noto aŭ foto?

Dominiczka (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 14.43.43

Foto, ĉar mi ŝategas fotografi!

pano aŭ mano?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 14.53.52

Pano, ĉar mi ŝatas manĝi.

dormi aŭ formi?

Kyu (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 16.41.30

Formi. Mi ŝatas dormi, sed formi sonas pli da amuzan kaj interesegan.

Larmoj de Ĝojoj aŭ Ridado?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 19.50.08

Mi elektas "ridadon", ĉar la mondo ofte estas tre malgaja.

balo aŭ salo?

Espi (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2013 21.43.50

Mi ne povas danci, sed mi ŝatas spicitajn manĝaĵojn.
Do mi preferas salon.

terpomo aŭ rizo

Takaisin ylös