Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

ratkaptisto (Näita profiili) 9. märts 2013 22:58.00

Mi elektas "terpomo", ĉar la preparado de termopomoj por mi estas pli malfacila al la preparado de rizo.

gajni aŭ venki?

galvis (Näita profiili) 10. märts 2013 2:42.10

Oni devas lukti por venki, sed restas venkatoj.
Tamen oni povas gajni eĉ pro sorto.
Mi pli volas "gajni".

Aroki aŭ arokegi.

moorle (Näita profiili) 10. märts 2013 12:21.33

Mi ne konas la vortojn !

pasko aŭ kristnasko ?

ratkaptisto (Näita profiili) 10. märts 2013 12:44.32

Mi preferas paskon, ĉar tiu festo estos baldaŭ.

ŝako aŭ jako?

vincas (Näita profiili) 11. märts 2013 8:48.15

Ŝakoj estas tre interesa ludo kaj mi volus eklerni kiel ludi.

kazeo aŭ kazerno

ratkaptisto (Näita profiili) 11. märts 2013 9:53.58

Mi preferas kazeon, ĉar tiu estas delikata. Kazerno estas parto de milito kaj mi ne volas militon.

mino aŭ milo?

Espi (Näita profiili) 11. märts 2013 22:37.43

Mi ŝatas skribminojn, sed preferas milojn - ekzemple da eŭroj. ridego.gif

ormino aŭ salmino?

galvis (Näita profiili) 11. märts 2013 23:20.38

Se mi havus oron, facile povus aĉeti salon.
Mi elektas orminon.

Horloĝo aŭ Kronometro ?

Espi (Näita profiili) 11. märts 2013 23:36.28

Kvankam „kronometro“ estas pli preciza ol alia tempmezurilo, mi preferas la pli praktikan „horloĝon“ — ekzemple ĉe la pojno.

brakhorloĝo aŭ vekhorloĝo?

galvis (Näita profiili) 12. märts 2013 15:15.53

Nuntempe, modernaj brakhorloĝoj taŭgas kiel vekhorloĝoj,
Mi elektas brakhorloĝon.

Alarmolampo aŭ hupo ?

Tagasi üles