Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

Espi (Å vise profilen) 2013 3 12 15:56:22

Ambaŭ plaĉus al mi, sed mi kredas, ke la hupo pli teruras iun malbonulon. Pro tio mi elektas „hupon“.

tramo aŭ aŭtobuso?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 12 16:54:20

Mi preferas aŭtobuson, ĉar ni ne havas tramon en nia vilaĝo.

migri aŭ skii?

Espi (Å vise profilen) 2013 3 12 17:29:24

Mi ne scias, ke mi kapablas skii. Sed mi ŝatas migradon.
Do mi elektas „migri“.

vintra aŭ somera sporto?

moorle (Å vise profilen) 2013 3 12 17:47:08

Mi elektas someran sporton, ĉar mi ŝatas someron.

knabo aŭ knabino ?

Espi (Å vise profilen) 2013 3 12 18:00:39

Ĉar mi havas knabojn, mi elektas tiun terminon.

ponto aŭ pramo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 12 18:31:55

Mi elektas ponton, ĉar mi ne bezonas monon por la uzado.

metio aŭ metilo?

Espi (Å vise profilen) 2013 3 12 18:47:29

Ĉar mi estis metiisto, sed ne kemiisto, mi elektas „metio“-n.

metio aŭ servo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 12 22:10:38

Mi ŝatas manlaboron kaj elektus metion.

nazo aŭ vazo?

galvis (Å vise profilen) 2013 3 12 23:04:47

Nazo estas tro multe pli grava ol vazo
necese mi elektas nazon.

Rutino aŭ sistemo ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 13 16:10:19

Mi preferas "sistemo", ĉar ĉiu povas laboro kun ebleco, sed "rutino" nur estas aplikebla post multe da sperto.

gazo aŭ gaso?

Tibake til toppen