Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

A aŭ B? Elektu!

von Kokcineleto, 22. November 2008

Beiträge: 6311

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 17. März 2013 13:14:27

"Post" estas prepozicio, sed la terminon "posto" mi malfacile tradukas. Tial poŝto.

Parenteze "misalo" estas libro bezonata por la meso.

Pruo aŭ pruvo?

Espi (Profil anzeigen) 18. März 2013 18:45:41

„Pruvo“ ofte estas tre grava aĵo, ekz-e antaŭ la tribunalo.
Pro tio mi ĝin elektas.

aktivo aŭ pasivo?

dobri (Profil anzeigen) 19. März 2013 14:44:33

Mi ĉiam preferas esti aktiva.

Ĵuro aŭ ĵuraso?

Espi (Profil anzeigen) 23. März 2013 17:21:19

Mi elektas „ĵuro“-n, ĉar ĝi estas grava jura ilo por renkonti la veraĵon.

piani aŭ ludi pianon?

dobri (Profil anzeigen) 23. März 2013 18:00:10

Kvankam "piani" estas bone komprenebla, al mi pli plaĉas "ludi pianon".

Nevo aŭ nevajo?

Espi (Profil anzeigen) 23. März 2013 18:32:31

Certe „nevajo“ estas tre interesa por migrantaj aventuruloj.
Pro tio mi preferas „nevo“-n, ankaŭ, ĉar mi havas nevon kaj nevinon.

migri aŭ ripozi?

dobri (Profil anzeigen) 23. März 2013 18:53:30

Migri, ĉar tio estas aktiveco.

Kateno aŭ katuno?

moorle (Profil anzeigen) 24. März 2013 16:39:49

Mi preferas "katuno", ĉar mi ŝatas katunvestaĵojn.

vento aŭ ventro ?

dobri (Profil anzeigen) 24. März 2013 18:02:25

Kiam mi havas plenan ventron, tiam ne gravas hodiaŭa forta vento.

Veto aŭ vito?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 25. März 2013 10:00:12

Mi volonte trinkas vinon, tial mi elektas "vito".

neĝo aŭ pluvo?

Zurück nach oben