Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

dobri (Покажи профила) 25 март 2013, 15:27:56

Mi preferas neĝon, ĉar post terena laboro mi ne restos tiom malseka.

Ĉano aŭ ĉeno?

moorle (Покажи профила) 27 март 2013, 10:25:39

Mi elektas ĉenon, ĉar mi ne ŝatas ĉanon, perfoeron kaj militon.

Pasko aŭ pasto ?

dobri (Покажи профила) 27 март 2013, 14:48:30

Ĵus venas Pasko, tial estos bezonata ankaŭ pasto por baki ion bongustan. Do pasto estas pli grava ol Pasko. Baki necesas ĉiutempe.

Senco aŭ senso?

Espi (Покажи профила) 27 март 2013, 22:21:06

Sen sensoj mi ne povus kapti la sencon de iuj aĵoj.
Do, mi elektas „senso“-n.

vegetarano aŭ vegano?

agurken1997 (Покажи профила) 28 март 2013, 06:52:23

Mi opinias, ke esti vegano estas la plej bona elekto, sed ankaŭ la plej malfacila. Do, mi estas vegetarano, sed mi planas fariĝi veganon future.

Do, mi havas alian demandon. Ateismo aŭ teismo?

kepasa (Покажи профила) 28 март 2013, 14:22:04

Por mi - ateismo.
Mi kredas nur en scienco.

repo aŭ roko?

dobri (Покажи профила) 28 март 2013, 15:05:26

Se temas pri muziko, tiam mi preferas rokon.

Polmo aŭ polvo?

kepasa (Покажи профила) 28 март 2013, 15:49:25

Polmo. Pli bone havi ridego.gif

iri al lernejo aŭ laboro?

dobri (Покажи профила) 28 март 2013, 16:45:38

Iri al lernejo, ĉar por laborado restas poste tuta vivo.

Paruo aŭ peruko?

moorle (Покажи профила) 29 март 2013, 13:37:07

Mi elektas "paruo", ĉar mi ŝatas tiujn malgrandajn birdojn.

placo aŭ plado ?

Обратно нагоре