Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 10.27.49

Mi elektas "plado", ĉar mi bezonas tiun por la paskofesto.

pasko aŭ pentekosto?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 14.49.28

Pasko, ĉar ĝi jam alvenis.

Pago aŭ pego?

kepasa (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 16.32.51

Pago ĉar mi ne ŝatas birdojn ridulo.gif

vero aŭ mensogo?

Dominiczka (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 18.02.24

Vero!!!

Piro aŭ viro?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 18.16.39

Ĉar mi estas viro, mankas al mi nun piro. Pomojn mi havas sufiĉe.

Ekskurso aŭ ekskuzo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 30 Maret 2013 19.56.29

Se la morgaŭa vetero estos bona, mi faros ekskurson, tial mi elektas tiun vorton.

fiŝo aŭ ovo?

dobri (Tunjukkan profil) 31 Maret 2013 07.51.08

Mi preferas fiŝon, ĉar ĝi estas pli granda kaj bongusta.

Spico aŭ spiko?

kepasa (Tunjukkan profil) 31 Maret 2013 10.09.09

Spico, ĉar ĝi donas la guston.

paroli aŭ skribi?

moorle (Tunjukkan profil) 31 Maret 2013 12.29.22

Mi elektas "paroli", ĉar mi ŝatas paroli kun miaj geamikoj.

flaŭro aŭ faŭno ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 31 Maret 2013 12.34.54

Mi ne trovas diferencon inter la du vortoj. Eble vi, DOBRI aŭ alia kunludanto havas solvon?

ligo aŭ figo?

Kembali ke atas