Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 13 Juni 2013 20.10.46

Mi ĉiam strebas esti prava.

Lopi aŭ loti?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 26 Juni 2013 20.22.57

Lopi estas pli ekscita agado ol loti, tial mi elektas "lopi".

sukero aŭ salo?

dobri (Tunjukkan profil) 27 Juni 2013 13.31.20

Ja salo estas pli kosta ol oro, tamen mi pli ŝatas sukeron.

Papago aŭ papavo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 5 Juli 2013 07.43.26

Mi amas multkolorajn birdojn, tial estas mia elekto "papago".

tubo aŭ dubo?

dobri (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 17.48.37

Mi ne dubas pri tio, ke tubo estas grava por konduki ion, ekzemple akvon.

Pomo aŭ pumo?

pablo4856 (Tunjukkan profil) 12 Juli 2013 02.29.33

Pumoj estas danĝeraj kaj aliflanke pomoj estas nutraj kaj deliĉaj, do mia elekto estas pomo

Bicikli aŭ promeni?

dobri (Tunjukkan profil) 12 Juli 2013 19.42.29

Mi ŝatas ambaŭ, tamen mi elektas bicikli.

Dekoktaĵo aŭ dekoltaĵo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 26 Juli 2013 16.29.21

Kompreneble mi elektas dekoltaĵo, sed mi ne diras kial.

fazo aŭ frazo?

moorle (Tunjukkan profil) 26 Juli 2013 17.09.45

Mi elektas frazo.

fablo aŭ fabo ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 26 Juli 2013 17.24.20

Mia elekto estas fablo, ĉar mi volonte legas.

libro aŭ limo?

Kembali ke atas