Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2013 17.43.33

Silko por belaj virinoj. Pilko konvenas al knaboj.

Stigmo aŭ stigmato?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2013 19.26.39

Stigmo estas ekzemplo de la naturo, tial mi elektas tiun vorton.

oferi aŭ oferti

dobri (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 18.20.50

Oftan ofertadon de diversaj varoj mi volonte oferus. Tial oferi.

Saldo aŭ soldo?

moorle (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 20.05.21

Mi elektas "saldo", ĉar mi ofte kontrolas la saldon de miaj konteltiroj.

cervo aŭ cerbo ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 20.08.41

Mi ĉiutage uzas mian cerbon, tial mi elektas tiun vorton.

vorto aŭ morto?

dobri (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 20.15.34

Vorto, ĉar ĝi ne estas tiom danĝera kiel morto.

Kuko aŭ luko?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 20.17.28

Mi volonte manĝas kukon, tial mi elektas tiun vorton.

rondo aŭ fondo?

dobri (Mostra el perfil) 15 d’agost de 2013 20.24.27

Babili en amika rondo, tio estus bona vespero.

Colo aŭ kolo?

Espi (Mostra el perfil) 18 d’agost de 2013 19.06.26

Ĉar „colo“ estas interesa mezurunuo, mi elektas ĝin.

Ĉu juro aŭ ĵuro?

moorle (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2013 16.13.19

Mi elektas "juro", ĉar mi pensas, juroj estas tre gravaj .

serpo aŭ servo ?

Tornar a dalt