본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Espi (프로필 보기) 2013년 9월 8일 오후 10:27:26

Per forko vi ne kapablas manĝi supon, sed per kulero vi kapablas manĝi ĉion. Mi elektas la lastan.

Ĉu muelludo aŭ damludo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오전 9:06:15

Mi preferas muelludon, ĉar mi tiun ludas de mia infanceo.

horto aŭ sporto?

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 1:51:44

Ĉar la horto postulas laboregon, tial mi preferas sporton, kiu estas libervola.

Lavango aŭ lavendo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 2:55:26

Mi preferas lavendon pro la odoro.

tanko aŭ danko?

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 6:05:05

Mi povas danki al ĉiuj, kiuj meritas, ke ni ne uzas tankojn.

Ĝermano aŭ ĝermeno?

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 6:20:09

Mi elektas "ĝermano", ĉar mi naskiĝis kaj loĝas en Germanio.

hela aŭ bela?

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 7:26:14

Hela, ĉar se io estas hela, tio kutime estas ankaŭ bela.

Velaro aŭ veluro?

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 9일 오후 8:13:27

Mi elektus velaron, se mi havus velbarkon.

mielo aŭ melo?

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 1:58:32

Mielo bongustegas, kontraŭe mi opinias, ke la melon oni ne manĝas.

Holdo aŭ holko?

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 4:38:25

Mia elekto estas "holdo" ĉar mi ne konas la alian vorton.

forto aŭ korto?

다시 위로