Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 10. september 2013 18:36.19

Holko estas genro de plurjaraj, molharaj herboj (PIV).

Forto estas ofte pli bezonata.

Holmo aŭ holmio?

ratkaptisto (Näita profiili) 11. september 2013 20:14.15

Mi elektas "holmo", ĉar tiu estas la malgranda versio de monto - gravas dum la biciklado.

tono aŭ mono?

dobri (Näita profiili) 12. september 2013 14:22.16

Ĉar tono estas nur muzikero, tial mi elektas prefere monon.

Radio aŭ radiatoro?

ratkaptisto (Näita profiili) 12. september 2013 14:34.45

Mi nepre ne bezonas radion en vintro, sed radiatoron.

bildo aŭ ŝildo?

dobri (Näita profiili) 12. september 2013 14:37.03

Bela bildo pli plaĉus al mi ol ordinara ŝildo.

Gango aŭ gongo?

ratkaptisto (Näita profiili) 12. september 2013 14:39.06

Mi volonte kaj elektas gongon, ĉar dum la aŭdo de gongo mi havos paŭzon.

frago aŭ tago?

dobri (Näita profiili) 12. september 2013 15:05.44

Bedaŭrinde ne plu estas freŝaj fragoj, tial mi almenaŭ elektas la vorton.

Figo aŭ figuro?

ratkaptisto (Näita profiili) 12. september 2013 19:14.36

Mi elektas figun, ĉar tiu frukto estas sana kaj bongusta.

rano aŭ lano?

dobri (Näita profiili) 12. september 2013 19:33.35

Ranon mi lasos en marĉo, sed lano estas multe pli utila precipe dum vintro.

Elflugi aŭ elflui?

ratkaptisto (Näita profiili) 16. september 2013 10:31.31

"Elflugi" estas pli malfacila agado ol "elflui", pri tio mi elektas la lastan vorton.

forto aŭ vorto?

Tagasi üles