לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

Rogir (הצגת פרופיל) 20 במרץ 2009, 12:25:19

Muŝo, ĉar ĝi estas pli malgranda kaj malpli ĝena.

Ĉio aŭ ĉiu?

Miland (הצגת פרופיל) 20 במרץ 2009, 16:08:16

Ĉiu, ĉar ĉio estus nenio sen aliaj homoj, ĉu ne?

Repetite videbla DVD-filmo aŭ bileto al IMAX 3-D filmteatro?

dobri (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2009, 15:39:07

Kvankam maljuna tamen mi elektas junecon. Multaj aferoj estis pli facilaj, kiam oni estas juna.

Baleno aŭ baleto?

dobri (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2009, 15:39:27

Kvankam maljuna tamen mi elektas junecon. Multaj aferoj estis pli facilaj, kiam oni estas juna.

Baleno aŭ baleto?

horsto (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2009, 16:56:02

dobri:
Baleno aŭ baleto?
Nepre baleno, ĉar tiu estas pli gracia ol dancisto.

Elspezi aŭ ŝpari monon dum la nuna financa krizo?

dobri (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2009, 22:00:06

Elspezi kiel kutime, ĉar la krizo estas politikaĵo.
Do mi havas similan demandon: Vera krizo aŭ nur malbona estrado de bankoj?

Rogir (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2009, 20:27:51

Malbona estrado de bankoj, kun konsekvencoj por aliaj entreprenoj, sed certe ne krizo. En Zimbabvo estas ja krizo, sed la nuna situacio ne estas krizo.

Multaj kukoj aŭ multegaj kukoj?

dobri (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2009, 20:41:23

Rogir:Malbona estrado de bankoj, kun konsekvencoj por aliaj entreprenoj, sed certe ne krizo. En Zimbabvo estas ja krizo, sed la nuna situacio ne estas krizo.
Mi plene konsentas.

Se mi havus tiom da geamikoj por manĝi multegajn kukojn, tiam mi preferus tiun varianton.

Varianto aŭ varianco?

Miland (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2009, 10:34:33

white knight:ŝipestro aŭ kapitano?
Ŝipestro ŝajnas pli komprenebla.

Marvojaĝi aŭ flugi al ferilokon?

dobri (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2009, 15:29:48

Per flugilo vi atingos la ferilokon pli rapide. Tial mi elektas ĝin.

Feki aŭ fiki?

לראש הדף